Quantcast
Channel: historio Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 296

Irena Alijošiūtė forpasis

$
0
0

Hodiaŭ, la 28an de januaro 2021 en Vilno pro la koronviruso en sia 73a vivojaro forpasis Irena Alijošiūtė (1948-2021).

IrenaIrena Alijošiūtė diplomiĝis en la ekonomia fakultato de la Vilna universitato (1970) kaj dum multaj jaroj laboris en la statistika oficejo en Vilno kaj en la Litovia ministerio pri komunuma mastrumado. Lerninte Esperanton en 1970, ŝi aliĝis al la junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno), kie ŝi aktivis, interalie, kiel la kluba sekretario kaj partoprenis en pluraj esperantistaj aranĝoj.

Pro multaj oficaj devoj ŝi dum kelkaj jaroj ne aktivis en la movado, sed reaktiviĝis post la sendependiĝo de Litovio kaj restarigo de Litova Esperanto-Asocio (LEA). En 1992-99 ŝi profesie laboris kiel la respondeca sekretario de LEA en la Zamenhofa domo en Kaŭno. Reveninte al Vilno ŝi daŭrigis sian sekretarian laboron en la ĉefurbo de Litovio.

Kiel la asocia sekretario Irena dum preskaŭ tridek jaroj faris multegan laboron: ŝi akceptis eksterlandajn gastojn, organizis kursojn de Esperanto kaj vojaĝojn de Litoviaj esperantistoj al Universalaj Kongresoj kaj aliaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kunorganizis Baltiajn Esperanto-Tagojn en Litovio kaj ĉiujarajn landajn kongresojn kaj Zamenhof-Tagojn en Kaŭno. Ŝi estis la vera koro de la Litovia Esperanto-movado, ĝia ĉefa aktivulo kaj la plej granda kaj efika helpanto de la asocia prezidanto. Ŝia kontribuo al la Esperanto-Movado en Litovio estas nesupertaksebla, kaj ŝia forpaso estas grandega perdo por la Litovia movado.

Ni aliĝas al la funebrado de niaj Litoviaj samideanoj kaj kondolencas al la parencoj kaj amikoj de nia amikino Irena, kiu ekde nia establiĝo en Kaliningrado (2001) dum dudek jaroj ofte helpis nin en nia agado.

Ripozu en paco!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/litovio-44

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Irena Alijošiūtė forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 296