Quantcast
Channel: historio Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 296

Forpasis centjara esperantisto

$
0
0

La 30an de decembro 2020 forpasis en Toronto Eduardo Vivancos (1920-2020).

Vivancos
Li naskiĝis en Barcelono kaj estis veterano de la hispana interna milito (1936-39), kiu ekziliĝis unue en Francio kaj poste en Kanado.
Lerninte la internacian lingvon en 1936, ekde tiam li fariĝis ĝisosta esperantisto. Plej rimarkinda agado estis lia redaktorado en la 1940aj jaroj de Senŝtatano, organo de Internacio de Junaj Anarkiistoj, kiu eldoniĝis tute en Esperanto.
Satano ekde 1945, en 1973 li ĉeforganizis en Toronto la unuan SAT-kongreson ekster Eŭropo. En Kanado li redaktoris ankaŭ La Torontanon kaj multe propagandis Esperanton internacie en liberecanaj medioj. En 2017 UEA rekonis lian tutvivan Esperantan aktivadon per diplomo pri elstara agado.

Xavi Alcalde

Foto de Xavi Alcalde (majo 2017).

La redakcio de La Ondo de Esperanto kondolencas al la parencoj, amikoj kaj samideanoj de nia eminenta samlingvano Eduardo Vivancos.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu nekrologoo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/nekrologo-54

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Forpasis centjara esperantisto appeared first on La Ondo de Esperanto.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 296