- 1859
- 3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo Lejzer (Lazarj) — Лазарь Маркович Заменгоф.
- 1869
- Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la reala gimnazio en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano.
- 1870
- Aŭgusto: Denove eklernas en la unua klaso.
- 1873
- Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso, sed la lernado daŭras nur kvar monatojn.
- Decembro: La familio Zamenhof ekloĝas en Varsovio (strato Nowolipie 28).
- 1874
- Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso de la Varsovia 2a vira gimnazio.
- 1878
- 5 (17) dec: Festado de la naskiĝo de Lingwe Uniwersala.
- 1879
- Majo-junio: Ekzamenoj en la lasta (oka) klaso de la gimnazio.
- 15 (27) jun: Ricevas la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio.
- Aŭgusto: Aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva Universitato.
- Septembro: Ekstudas en la Moskva Universitato.
- 1880
- Pretigas gramatikon de la jida lingvo.
- 1881
- 1 (13) mar: Murdo de la imperiestro Aleksandro II. La situacio en Ruslando malstabiliĝas.
- Majo: Plenumas ekzamenojn en la Moskva Universitato kaj decidas eksiĝi el ĝi kaj eklerni en Varsovio.
- Somero: Pretigas du kajerojn de Lingvo Universala.
- Septembro: Ekstudas en la tria studjaro de la medicina fakultato de la Varsovia Universitato.
- 1882
- Januaro-februaro: Artikolo Kion do finfine fari? en la ruslingva juda semajnĵurnalo Razsvet.
- Februaro: Fondas la pracionistan societon Ŝeerit-Israel.
- 26 mar (7 apr): Artikolo Sub la komuna standardo! en Razsvet.
- Aŭgusto: La tria kajero de Lingvo Universala.
- 1883
- 18 aŭg: Kunfondas la Varsovian grupon de Ĥibat-Cion kaj elektiĝas kiel la prezidanto de ĝia plenumkomitato.
- 18 (30) nov: Letero al la anoj de la junulara socialisma juda grupo Bilu.
- 1884
- Jarfino: Fino de la universitataj studoj.
- 1885
- Februaro-majo: Kuracisto en Veisiejai.
- Majo-novembro: Kuracisto en Varsovio (Muranowska 34). Staĝado en la oftalmologia fako de la Varsovia juda malsanulejo.
- Decembro-majo 1886: Okulkuracisto en Płock.
- 1886
- Majo-junio: Studado kaj staĝado en Vieno.
- Julio: Okulkuracisto en Varsovio (Muranowska 40).
- Aŭtuno: Konatiĝo kun Kejla (Klara) Zilbernik.
- 1887
- 18 (30) mar: Gefianĉiĝo de Lazarj Zamenhof kaj Klara Zilbernik.
- 21 maj (2 jun): Permeso por la presado de la Unua Libro en la rusa lingvo.
- 14 (26) jul: Permeso por la enmondigo de la Unua Libro. Ĉi tiu tago estas konsiderata kiel la naskiĝdato de la lingvo.
- 9 aŭg: Geedziĝo. La geedzoj ekloĝas en la strato Przejazd 9.
- Aŭtuno: La franca, germana kaj pola eldonoj de la Unua Libro.
- 1888
- Januaro: Dua Libro de l’ lingvo internacia.
- 30 maj (11 jun): Naskiĝo de Adam Zamenhof.
- 12 (24) sep: Petas la Ĉefan Administracion pri Presaferoj permesi eldonon de ĉiusemajna gazeto La internaciulo.
- 3 (15) okt: La peto pri La internaciulo estas rifuzita.
- 1889
- Januaro-februaro: Plena vortaro rusa-internacia kaj Meza vortaro internacia-germana.
- 1 sep: La unua numero de La Esperantisto.
- Novembro: Establiĝo kiel okulkuracisto en Ĥerson.
- 1 (13) dec: Naskiĝo de Sofia Zamenhof.
- 1890
- 25 mar: Fondo de la Ligo internacia de Esperantistoj.
- Majo: Reveno al Varsovio (Nowolipki 21).
- Aŭtuno: En la lernolibro Vsemirnyj jazyk Esperanto estas presita La Espero en Esperanto kaj en la rusa lingvo; ĝi fariĝos himno esperantista.
- Decembro: La Ligo ĉesas sen ekfunkcii.
- 1891
- Decembro: Decidas interrompi la eldonadon de La Esperantisto, sed Wilhelm Heinrich Trompeter surprenas la eldonkostojn kaj asignas al Zamenhof redaktoran salajron.
- 1892
- 19 (31) aŭg: Morto de Liba Roĥla Zamenhof.
- 1893
- Januaro: Fondo de Internacia Ligo Esperantista, kun Zamenhof kiel la sekretario.
- Aŭgusto: Universala Vortaro.
- Oktobro: Transloĝiĝo al Grodno.
- 1894
- Januaro: Komencas publikigi en Esperantisto projekton pri reformoj en Esperanto.
- Aŭgusto-septembro: Ekcercaro kaj Hamleto.
- 15 nov: Voĉdona malakcepto de la reformprojekto.
- 1895
- 15 aŭg: La lasta (1895, №5-6) numero de Esperantisto. Zamenhof por kelkaj jaroj ĉesigas preskaŭ ĉiujn Esperanto-okupojn.
- 1896
- Esploras kun Vilhelm Ŝenberg la vidkapablon de ĉiuj lernejanoj en Grodno.
- 1897
- Oktobro: Reveno al Varsovio (Dzika 9).
- 1898
- Januaro: En Francio estas fonditaj Société pour la Propagation de l’Espéranto kaj la revuo L’Espérantiste.
- 1900
- 3 aŭg: Louis de Beaufront prezentas Esencon kaj estontecon en Parizo.
- 1901
- Aprilo: Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando.
- 6 aŭg: Kontrakto kun Hachette.
- 1902
- Zamenhof iom post iom revenas al Esperanto-aktivado.
- 1903
- Novembro: Fundamenta Krestomatio.
- 1904
- 16 (29) jan: Naskiĝo de Lidia Zamenhof.
- 1905
- 9 (22) jan: Komenco de la Unua Ruslanda Revolucio.
- Julio: Fundamento de Esperanto.
- 29 jul: Nomumita kiel kavaliro de la Honora Legio.
- 5–12 aŭg: La 1a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro.
- 1906
- Januaro: Dogmoj de hilelismo en Ruslanda Esperantisto.
- Marto: Homaranismo.
- 27 aŭg – 5 sep: La 2a UK en Ĝenevo.
- Septembro: La unua numero de La Revuo.
- 15–23 okt: Partoprenas konsultiĝon de lingvoreformistoj en Bruselo kaj Parizo.
- 1907
- 12–17 aŭg: La 3a UK en Kembriĝo.
- 15–24 okt: La Delegacia Komitato kunvenas en Parizo kaj akceptas Esperanton kun modifoj.
- 30 nov: Morto de Mark Fabianoviĉ Zamenhof.
- La Revizoro (Gogol).
- 1908
- 18 jan: Rompo de la kontaktoj kun la Delegacio.
- 16–22 aŭg: La 4a UK en Dresdeno.
- Ifigenio en Taŭrido (Goeto), La rabistoj (Ŝillero), Georgo Dandin (Moliero).
- 1909
- 5–11 sep: La 5a UK en Barcelono.
- 1910
- 20–25 apr: La 1a Ruslanda Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo.
- 14–20 aŭg: La 6a UK en Vaŝingtono.
- Marta (Orzeszko), Lingvaj Respondoj, Proverbaro Esperanta.
- 1911
- 26–29 jul: Kongreso de rasoj en Londono.
- 20–27 aŭg: La 7a UK en Antverpeno.
- 1912
- 11–18 aŭg: La 8a UK en Krakovo.
- 1913
- Majo: Homaranismo (unuafoje kun la vera nomo).
- 24–31 aŭg: La 9a UK en Berno.
- 1914
- 30 jun: Rifuzas aliĝi al la Hebrea Esperanto-Asocio.
- 1 aŭg: Germanio deklaras militon al Ruslando. La geedzoj Zamenhof estas haltigitaj en Kolonjo survoje al la (neokazinta) 10a UK.
- 15 aŭg: Reveno al Varsovio post longa ĉirkaŭvojo.
- 18 okt: Projekto de Kongreso de neŭtrale-homa religio.
- Decembro: Alvoko al la diplomatoj Post la Granda Milito.
- 1915
- 3 mar: Fintraduko de la Malnova Testamento.
- Marto: Komencas traduki fabelojn de Andersen.
- Julio: Transloĝiĝo al Królewska 41.
- Proponas porĉiaman revizion de Esperanto.
- 1917
- 15 feb: La lasta versio de la homaranismo.
- Marto: Ekverkas la eseon Pri Dio kaj pri senmorteco.
- 14 apr: Morto.
- 16 apr: Entombigo.
Kompilis Aleksander Korĵenkov
Oni rajtas represi la supran liston nur senŝanĝe, kun nepra mencio de la aŭtoro (Aleksander Korĵenkov) kaj de la fontoj papera kaj reta:
Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. — 2a eld. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011, p. 332-335.
Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof: Novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2020/12/zamenhof-14/
The post Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof appeared first on La Ondo de Esperanto.