Quantcast
Channel: historio Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 296

Antonio Marco Botella forpasis

$
0
0

La 3an de novembro 2020 en Zaragozo je sia centa vivojaro forpasis Antonio Marco Botella (1921-2020)

Botella
hispana tekstilisto kaj esperantisto (1937), Esperanto-instruisto kaj movad-organizanto, redaktoro de Kajeroj el la Sudo (1988-96) kaj Boletín (1989-97), prezidanto de “Fundación Esperanto” (2008-19), esploranto de historio de Esperanto; tradukinto kaj aŭtoro de pluraj libroj en la hispana kaj en Esperanto, interalie: Kronikoj el la Historio de “Frateco” (1983), Analoj de la Esperanta movado en Hispanujo 1887-1953 (2 vol., 1987), Lirikaj perloj de Al-Andalus (Trad., 1995), Laboristaj kronikoj pri la hispana Esperanto-movado (1996), Esperanto en la Valencia komunumo (2001), Esperanto en Katalunio. 1887-1987 (2005), Hispana Lirika Antologio (Trad., 2015) k. a.; laŭreato de la premio Ada Sikorska Fighiera (2007).

Ni funebras kaj kondolencas.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/nekrologo-53

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Antonio Marco Botella forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 296