Quantcast
Channel: historio Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 299

Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof

$
0
0
1859
3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo Lejzer (Lazarj) — Лазарь Маркович Заменгоф.
1869
Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la reala gimnazio en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano.
1870
Aŭgusto: Denove eklernas en la unua klaso.
1873
Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso, sed la lernado daŭras nur kvar monatojn.
Decembro: La familio Zamenhof ekloĝas en Varsovio (strato Nowolipie 28).
1874
Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso de la Varsovia 2a vira gimnazio.
1878Zamenhof
5 (17) dec: Festado de la naskiĝo de Lingwe Uniwersala.
1879
Majo-junio: Ekzamenoj en la lasta (oka) klaso de la gimnazio.
15 (27) jun: Ricevas la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio.
Aŭgusto: Aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva Universitato.
Septembro: Ekstudas en la Moskva Universitato.

1880
Pretigas gramatikon de la jida lingvo.
1881
1 (13) mar: Murdo de la imperiestro Aleksandro II. La situacio en Ruslando malstabiliĝas.
Majo: Plenumas ekzamenojn en la Moskva Universitato kaj decidas eksiĝi el ĝi kaj eklerni en Varsovio.
Somero: Pretigas du kajerojn de Lingvo Universala.
Septembro: Ekstudas en la tria studjaro de la medicina fakultato de la Varsovia Universitato.
1882
Januaro-februaro: Artikolo Kion do finfine fari? en la ruslingva juda semajnĵurnalo Razsvet.
Februaro: Fondas la pracionistan societon Ŝeerit-Israel.
26 mar (7 apr): Artikolo Sub la komuna standardo! en Razsvet.
Aŭgusto: La tria kajero de Lingvo Universala.
1883
18 aŭg: Kunfondas la Varsovian grupon de Ĥibat-Cion kaj elektiĝas kiel la prezidanto de ĝia plenumkomitato.
18 (30) nov: Letero al la anoj de la junulara socialisma juda grupo Bilu.
1884
Jarfino: Fino de la universitataj studoj.
1885
Februaro-majo: Kuracisto en Veisiejai.
Majo-novembro: Kuracisto en Varsovio (Muranowska 34). Staĝado en la oftalmologia fako de la Varsovia juda malsanulejo.
Decembro-majo 1886: Okulkuracisto en Płock.
1886
Majo-junio: Studado kaj staĝado en Vieno.
Julio: Okulkuracisto en Varsovio (Muranowska 40).
Aŭtuno: Konatiĝo kun Kejla (Klara) Zilbernik.
1887La Unua Libro de Zamenhof
18 (30) mar: Gefianĉiĝo de Lazarj Zamenhof kaj Klara Zilbernik.
21 maj (2 jun): Permeso por la presado de la Unua Libro en la rusa lingvo.
14 (26) jul: Permeso por la enmondigo de la Unua Libro. Ĉi tiu tago estas konsiderata kiel la naskiĝdato de la lingvo.
9 aŭg: Geedziĝo. La geedzoj ekloĝas en la strato Przejazd 9.
Aŭtuno: La franca, germana kaj pola eldonoj de la Unua Libro.
1888
Januaro: Dua Libro de l’ lingvo internacia.
30 maj (11 jun): Naskiĝo de Adam Zamenhof.
12 (24) sep: Petas la Ĉefan Administracion pri Presaferoj permesi eldonon de ĉiusemajna gazeto La internaciulo.
3 (15) okt: La peto pri La internaciulo estas rifuzita.
1889Zamenhof
Januaro-februaro: Plena vortaro rusa-internacia kaj Meza vortaro internacia-germana.
1 sep: La unua numero de La Esperantisto.
Novembro: Establiĝo kiel okulkuracisto en Ĥerson.
1 (13) dec: Naskiĝo de Sofia Zamenhof.
1890
25 mar: Fondo de la Ligo internacia de Esperantistoj.
Majo: Reveno al Varsovio (Nowolipki 21).
Aŭtuno: En la lernolibro Vsemirnyj jazyk Esperanto estas presita La Espero en Esperanto kaj en la rusa lingvo; ĝi fariĝos himno esperantista.
Decembro: La Ligo ĉesas sen ekfunkcii.
1891
Decembro: Decidas interrompi la eldonadon de La Esperantisto, sed Wilhelm Heinrich Trompeter surprenas la eldonkostojn kaj asignas al Zamenhof redaktoran salajron.
1892
19 (31) aŭg: Morto de Liba Roĥla Zamenhof.
1893
Januaro: Fondo de Internacia Ligo Esperantista, kun Zamenhof kiel la sekretario.
Aŭgusto: Universala Vortaro.
Oktobro: Transloĝiĝo al Grodno.
1894Ekzercaro
Januaro: Komencas publikigi en Esperantisto projekton pri reformoj en Esperanto.
Aŭgusto-septembro: Ekcercaro kaj Hamleto.
15 nov: Voĉdona malakcepto de la reformprojekto.
1895
15 aŭg: La lasta (1895, №5-6) numero de Esperantisto. Zamenhof por kelkaj jaroj ĉesigas preskaŭ ĉiujn Esperanto-okupojn.
1896
Esploras kun Vilhelm Ŝenberg la vidkapablon de ĉiuj lernejanoj en Grodno.
1897
Oktobro: Reveno al Varsovio (Dzika 9).
1898
Januaro: En Francio estas fonditaj Société pour la Propagation de l’Espéranto kaj la revuo L’Espérantiste.
1900
3 aŭg: Louis de Beaufront prezentas Esencon kaj estontecon en Parizo.
1901Hilelismo
Aprilo: Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando.
6 aŭg: Kontrakto kun Hachette.
1902
Zamenhof iom post iom revenas al Esperanto-aktivado.
1903
Novembro: Fundamenta Krestomatio.
1904
16 (29) jan: Naskiĝo de Lidia Zamenhof.
1905
9 (22) jan: Komenco de la Unua Ruslanda Revolucio.
Julio: Fundamento de Esperanto.
29 jul: Nomumita kiel kavaliro de la Honora Legio.
5–12 aŭg: La 1a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro.
1906
Januaro: Dogmoj de hilelismo en Ruslanda Esperantisto.
Marto: Homaranismo.
27 aŭg – 5 sep: La 2a UK en Ĝenevo.
Septembro: La unua numero de La Revuo.
15–23 okt: Partoprenas konsultiĝon de lingvoreformistoj en Bruselo kaj Parizo.
1907Zamenhof
12–17 aŭg: La 3a UK en Kembriĝo.
15–24 okt: La Delegacia Komitato kunvenas en Parizo kaj akceptas Esperanton kun modifoj.
30 nov: Morto de Mark Fabianoviĉ Zamenhof.
La Revizoro (Gogol).
1908
18 jan: Rompo de la kontaktoj kun la Delegacio.
16–22 aŭg: La 4a UK en Dresdeno.
Ifigenio en Taŭrido (Goeto), La rabistoj (Ŝillero), Georgo Dandin (Moliero).
1909
5–11 sep: La 5a UK en Barcelono.
1910
20–25 apr: La 1a Ruslanda Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo.
14–20 aŭg: La 6a UK en Vaŝingtono.
Marta (Orzeszko), Lingvaj Respondoj, Proverbaro Esperanta.

Zamenhof

1911
26–29 jul: Kongreso de rasoj en Londono.
20–27 aŭg: La 7a UK en Antverpeno.
1912
11–18 aŭg: La 8a UK en Krakovo.
1913
Majo: Homaranismo (unuafoje kun la vera nomo).
24–31 aŭg: La 9a UK en Berno.
1914
30 jun: Rifuzas aliĝi al la Hebrea Esperanto-Asocio.
1 aŭg: Germanio deklaras militon al Ruslando. La geedzoj Zamenhof estas haltigitaj en Kolonjo survoje al la (neokazinta) 10a UK.
15 aŭg: Reveno al Varsovio post longa ĉirkaŭvojo.
18 okt: Projekto de Kongreso de neŭtrale-homa religio.
Decembro: Alvoko al la diplomatoj Post la Granda Milito.
1915Zamenhof
3 mar: Fintraduko de la Malnova Testamento.
Marto: Komencas traduki fabelojn de Andersen.
Julio: Transloĝiĝo al Królewska 41.
Proponas porĉiaman revizion de Esperanto.
1917
15 feb: La lasta versio de la homaranismo.
Marto: Ekverkas la eseon Pri Dio kaj pri senmorteco.
14 apr: Morto.
16 apr: Entombigo.

Kompilis Aleksander Korĵenkov

Oni rajtas represi la supran liston nur senŝanĝe, kun nepra mencio de la aŭtoro (Aleksander Korĵenkov) kaj de la fontoj papera kaj reta:

Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. — 2a eld. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011, p. 332-335.

Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof: Novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/04/zamenhof-14/


Viewing all articles
Browse latest Browse all 299