Quantcast
Viewing all articles
Browse latest Browse all 299

Sur unu kordo: Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Grabowski

Image may be NSFW.
Clik here to view.
grabowski
Antaŭ 165 jaroj, la 11an de junio 1857 naskiĝis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; la unua prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (1908-21), sekretario de la unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), dekomenca membro de la Lingva Komitato (1905-21) kaj Akademio de Esperanto (1908-21), direktoro de la Akademia sekcio por la Gramatiko (1908-21), “la patro de la Esperanta poezio”, tradukinto de pluraj prozaj kaj poeziaj verkoj, inter kiuj estas la antologio El parnaso de Popoloj (1913), kompilita kaj tradukita de li el trideko da lingvoj, kaj Sinjoro Tadeo (1918) de Adam Mickiewicz.

Hodiaŭ, okaze de la jubileo de Antoni Grabowski, ni proponas al vi relegi lian plej konatan originalan poemon Sur unu kordo, kun enkonduko de Aleksander Korĵenkov. Ĝi aperis en nia retejo kadre de la rubriko “Dimanĉa poezio”.
(Re)Legi ĉi tie: https://sezonoj.ru/2019/09/grabowski.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/grabowski-3

Image may be NSFW.
Clik here to view.
La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Sur unu kordo: Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Grabowski appeared first on La Ondo de Esperanto.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 299