Post longa laboro, ĉiuj malnovaj numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde nun estas libere alireblaj en la reto. Oni nun povas libere legi 443 skanitajn numerojn de junularaj Esperanto-revuoj ekde 1963, kaj en tiuj miloj da paĝoj oni povas vidi, kiel la mondo – kaj la Esperanto-movado – ŝanĝiĝis dum la jardekoj.
Malkovru la arkivon de TEJO:
– Malnovaj numeroj de Kontakto;
– Arkivo de TEJO Tutmonde.
En la nova epizodo de Enmovade, la TEJO-estrarano Tyron Surmon rakontas pri la projekto, kiel ĝi ekokazis, kaj kial ni decidis fari ĝin. Aldone, la TEJO-volontulo Wojciech Oreszczuk montras kiel funkciis la laboro de la skanado de Kontakto kaj TEJO Tutmonde en la Centra Oficejo en Roterdamo — vidu en Jutubo https://youtu.be/t7mkEiRrPrY
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon!
Membriĝu en TEJO aŭ iĝu patrono.
Fonto: https://www.tejo.org
The post Centoj da numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde alireblaj libere appeared first on La Ondo de Esperanto.