Hodiaŭ, la 25an de februaro 2022 post longa malsano en Novosibirsko forpasis Jekaterina Aleksandrovna Arbekova (Арбекова, 1969-2022).
Ŝi lernis Esperanton en 1989 kaj enmovadiĝis en la Klubo de Internacia Amikeco ĉe la uzino “Serp i Molot” (Moskvo). Antaŭ tri jardekoj Katerina ekloĝis en Novosibirsko, kie ŝi instruis la anglan lingvon kaj Esperanton, laste en la junulara centro “Zodiak”. Ŝi gvidis la Novosibirskan Esperanto-klubon, multe vojaĝis, iniciatis kaj organizis en Siberio kelkajn novjarfestajn renkontiĝojn “Novojarsk” kaj 15 “Renkontiĝojn de Amikoj” (RA).
En januaro 2021 Katerina Arbekova vizitis Kaliningradon kaj decidis okazigi ĉi tie la 16an RA, sed antaŭ unu semajno ŝi skribis, ke ŝi ne sukcesis resaniĝi kaj do devas nuligi RA-16.
Ni funebras kaj kondolencas al ŝiaj gefiloj, al ĉiuj ŝiaj parencoj kaj proksimuloj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/nekrologo-65
The post Jekaterina Arbekova forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.