Vilmos Benczik antaŭ pli ol kvardek jaroj skribis: «Auld estas verŝajne la unua [Esperanto-]verkisto, kiu ne nur regas kaj uzas la lingvon por kreado, sed sian esperantistecon li fandas integra parto de sia mondpercepto. Li ne forfermas sin disde la “ekstera mondo”, t. e. disde la socio, en kiu li vivas, kiel faris iuj pioniroj, nek vivas skizofrene duoblan vivon, kiel multaj esperantistoj eĉ nun. Per tio li fondas novtipan, modernan esperantismon, kies ĉefaj karakterizaj trajtoj estas, interalie, strebado por socia justeco, malfermiteco por novaj ideoj kaj maksimuma toleremo koncerne opiniojn de aliaj personoj, ĝissange vera internaciismo kaj senkondiĉa respekto al la racio». (Studoj pri la Esperanta literaturo, Takasago: La Kritikanto, 1980, P. 100)
Hodiaŭ, okaze de la 15a mortodatreveno de Bill “William” Auld, forpasinta la 11an de septembro 2006, ni republikigas la nekrologan eseon Sonas plu la tondra teksto de István Ertl, kiu aperis en la oktobra eldono de La Ondo de Esperanto por 2006.
AlKo
SONAS PLU LA TONDRA TEKSTO
Mi ne pretendas ploron ĉe mia povra ĉerko…
la mondo min forgesu, kaj lasu min malvarma.
— tiel versis iam la homo juna kies mortnovaĵo disatingis nian komunumon ekde la 11a de septembro, dato de nun misaŭgura ankaŭ por ni, esperantistoj. Falis turo — falis la turo olda, turo impona, sed ne ebura. Forvelkis voĉo ne velura, dure pura. Forglitis plumo sen miso kaj kompromiso. La silento de kelkaj lastaj jaroj fariĝis definitiva.
Ĉe la ĉerko ni ne ploras. Ne ĉar ĉeestas pastro kiu fablojn knedas / pri dio, kristo, sankta petro, sed ĉar ni ne forgesas. Nin William Auld, la prafilo de Ruben, nia verstajlor-prapatro, ne lasas malvarma. Ni staras orfaj, sed kun heredaĵo riĉa, kiu ne la manojn plenigas. Ne mortas kiu por hom-miriadoj / el sia vivtrezor’ faris regalon: / skuinte for ĉi-teran la penadon, / li portas plu vivigan idealon.
La lasta cito venas de János Arany — iom-tiom la hungara Auld, same verkinto epopea kaj tradukinto de Ŝekspiro. (Johano la Ora, Vilhelmo Olda…) Infanaĝe mi kur-ludis ĉirkaŭ statuaj piedoj de Arany. Student-aĝe mi ĉirkaŭbrakis piedojn ĉe Auld, ĉu tiujn klasikajn de tavernistino siria, ĉu gambon filigranan de Anna… kaj lascive eksopiris traduki hungaren La Infanan Rason. Traduki, jes, eĉ multaj tion faris: Danvy en la francan, Verloren nederlanden, Knoedt al la portugala… jen, certe miaflanke, surogata kreo, monaka omaĝo de kiu kolektas vortojn pige; komentariaĉo al tondra teksto.
Dum ni surogatis, William Auld kreis, kreadis. Ne nur literaturon, sed pli: komunumon, en multaj manieroj rektaj kaj malrektaj. Multas la atestoj pri lia helpemo, societemo, instruivo, senmoŝteca aŭtoritato. Rekte, mi havis bonŝancon sperti lin nur unu fojon, en Roterdama vespero, kiu kun viskio rapide fariĝis nokto… Malrekte, mi memoras svisan semajnon en kultura centro, kie entuziasma grupeto, en verdfamilia varmo, klopodis komprenige dissekci La Infanan Rason, helpe ankaŭ de ĉiaj komentoj kiujn Auld mem afablis sendi… kaj mi memoras slovakian renkontiĝon de homoj tradukintaj la aŭldan verkegon ĉiu al sia lingvo… pluraj el ni, pri “Unu el ni”.
En iu kamp’ soleca mi estu nova sterko:
el mia koro kresku salik’ simbole larma.
Ne estas soleca lia kampo — kiun li prisemis, plugis, sterkis… plu ĝisverkis. Dekoj kunkultivis kun li tiun agron, sed dekmiloj profitis el la rikolto, paŝante al plena posedo. Eĉ lia morto kunvenigis nin en kampo de sentkomuneco, dum larmis simbole interretaj paĝoj, kun kondolencoj de legantoj el Ĉilio kaj Ĉinio, Bharato kaj Irano… «se ni akceptu ke Auld haltis, nur povas temi pri “halto en alto”» — omaĝis teheranano. Mem Auld iam diris, ne kun orgojlo, sed kun malbedaŭro pri sia decido verki ne angle: “miaj libroj estas legataj tra la tuta mondo”…
La tuta mondo: jen kio esencas. Grandulo en la infanrase sinsekva vico Zamenhof-Kalocsay-Miĥalski-Lapenna, la postveninta (“genio post mi venonta”) Auld kreis ne nur la legaĵon, sed same la tutmondecon. Ankaŭ la Majstro aŭ Baghy jam estis legataj en klubanguloj ĉie, sed Auld atingis pli vasten: li parte trafis, parte kunkreis la epokon en kiu la ĉie-eco de nia komunumo estas pli ol pia deziro, ja evidentaĵo. Panegirante al Lapenna, revivigante Zamenhofon, verkante porokazajn salutojn aŭ jubilean poemon, li rolis kvazaŭ nacia poeto de nia preternacia komunumo. Per La Infana Raso li iĝis, transe, tuthomara.
William Auld malfermis la horizonton de eŭropa nuno al mondskala ĉiamo, kaj fuelis ĉe legantoj skeptikan entuziasmon tiom konvenan al la duvizaĝa naturo de esperantismo mem, disŝirata inter alta idealo kaj sekulara nesukceso. La perfidita juno de Auld ne povis triumfe transpaŝi la murdinstruan mondbuĉadon sen konscii ke la batalo estis por kapitalo… Per ĉiama dozo jen da socia kritiko, jen da amaro, ironio aŭ humuro, li kreis vastgaman verkaron, kvazaŭ neprus ke li unupersone traarku beletran breĉon jarcentan, anhele-dormbedaŭre nuligu nian kulturan malfruon, prenu modernisman elanon por piloti nin al altoj kie ne plu gravas estetikaj etiketoj kaj etikedoj. Kaj preter tio, preter tio… laŭbezone, li surmetis la togon de akademiano, la talaron de ĵuriano, la kompleton de estrarano… prenis krajonon de korektisto, kreton de instruisto, tajpilon de redaktoro, notaron de kantemulo… Tantalaj bezonoj kreis Protean plenumanton.
En la neekzistantaj liceoj de Esperantujo, kie Auld estas pli ol vicestro, diligentaj adoleskuloj studas kaj studos La Infanan Rason… sed ankaŭ intersendos amajn kaŝleterojn kun aŭldaj vortoj, ebriiĝos kun Vilĉjo kamarade kaj komplice, kaj eĉ trovos furaĝon por siaaĝa ribelo en liaj teme aŭdacaj lascivotajdoj kaj liaj poezi-pintaj Provizore, Akcepto strangas kaj Noktaj pensoj…
Tiuj liceanoj estas ni. En niaj studoj ni alvenas la finofaran strofon:
Kiam mi kuŝos tombe, mi plu ne devos senti,
nek pensi, nek esperi, nek esti turmentata;
ne devos mi pajaci, nek vortojn, farojn penti,
sed putros sendolore en mort’ agrable glata.
Ne estas inter ni nun alia homo de liaj staturo kaj portkapablo.
Estu, William Auld, al vi la mort’ agrable glata: ĝi eble longe daŭros, sed dume Vi estos ĉiam legata.
István Ertl
NOTOJ
1. Tago de la (minuskle!!!) pinoĉeta puĉo, en 1973, kontraŭ prezidento Allende — sed amiko Daŝgupto atentigas ke “la 11a de septembro estas ankaŭ la tago en kiu mahatma gandhi lanĉis la satjagrahon”, la principon de senperforta rezisto. Kaj tiutage hungaroj malfermis sian feran kurtenon en 1989.
2. La sepulton de Auld enkadrigis religia ceremonio. Ĝia ĉefa lingvo estis, paradokse sed evidente, la angla.
3. Mi ne pretendas ploron, el la ciklo Spiro de l’ pasio.
Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2006).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2006, №10 (144).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/09/auld-2
The post Antaŭ 15 jaroj forpasis Bill “William” Auld appeared first on La Ondo de Esperanto.