Quantcast
Channel: historio Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 296

Zlatko Tišljar forpasis

$
0
0

Hodiaŭ, la 8an de septembro 2020 forpasis

Zlatko Tišljar (1945-2020)

Zlatkojugoslavia, kroatia kaj slovenia instruisto, kulturgvidanto, socia aktivulo, verkisto kaj redaktoro, esperantisto ekde 1962, konata en Esperantujo kiel Pajo. Zlatko Tišljar estis prezidanto de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio (1969-78), komitatano de UEA (1978-97), membro de AIS (1992- ) kaj sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU, 2004-20).

Zlatko Tišljar gvidis pli ol 150 bazajn Esperanto-kursojn por ĉirkaŭ du mil personoj en Kroatio, Slovenio, Aŭstrio, Francio, Germanio kaj Hispanio, kaj plurfoje gvidis progresigajn kaj literaturajn Esperanto-kursojn. Li kunordigis la laboron pri la Zagreb-metoda lernolibro (1978), kiu aperis en 33 lingvaj presitaj versioj kaj elektronike en sep pliaj lingvoj, verkis kelkajn lernilojn, vortarojn kaj frekvenc-morfemaron. Li realigis kelkajn Esperanto-rilatajn projektojn financitajn de Eŭropa Unio por sume ĉ. 400 mil eŭroj.

En 1972 Tišljar fondis Internacian Kulturan Servon (IKS) kaj direktis ĝin dum 20 jaroj. IKS evoluis al entrepreno kun dek dungitoj, kiuj sub lia gvido eldonis librojn en/pri Esperanto, instruis ĝin, prizorgis Pup­teatran Internacian Festivalon, organizis Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn kaj sciencajn konferencojn. Pro la jugoslavia milito Tišljar en 1992 ekloĝis en Slovenio kaj fondis en Maribor la firmaon Inter-kulturo, kiu organizis plurajn kongresojn kaj eldonis pli ol dudek librojn.

Ekde 2009 Tišljar redaktas la organon de EEU Eŭropa Bulteno. Li verkis kelkajn politikajn kaj esperantologiajn monografiojn kaj esearojn, inter kiuj plej diskoniĝis Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj (1997) kaj Eŭropa ideologio (1998), kaj tradukis kelkajn literaturajn verkojn en Esperanton.

Ĉi-jare lia delonga malsano akriĝis, kaj en la junia numero de Eŭropa Bulteno (№206) li aperigis sian lastan artikolon Adiaŭo; sed li ankoraŭ eksciis, ke la Komitato de UEA ĉi-somere donis al li la honoran membrecon.

Ni funebras pro la morto de nia amiko Pajo, kiu multe helpis nin kiel membro de la redakta komitato de la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (2018), kaj kondolencas al lia edzino Ružica kaj al liaj filinoj (denaskaj esperantistinoj) Maja kaj Danka.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Legu pli Zlatko Tišljar en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK, p. 281-282).

Ĉi tiu nekrologo aperos en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/nekrologo-50

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Zlatko Tišljar forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 296