“Toleremo,” lastatempe deklaris la Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay, “estas humana ago, kiun ĉiu el ni devas nutri kaj praktiki en la propra vivo ĉiutage, por jubili pri la diverseco, kiu fortigas nin kaj la valoroj, kiuj nin unuigas.” En la jaro 1996, okaze de la kvindeka datreveno de Unesko (la Organizaĵo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo), la Ĝenerala Asembleo de UN alvokis al Membraj Ŝtatoj, ke ili marku ĉiujare je la 16-a de novembro Internacian Tagon por Toleremo. Universala Esperanto-Asocio, fondita en 1908 por kunigi homojn per internacia dua lingvo, portas toleremon en sia esenca ekzisto.
Kiel la Ĝenerala Direktoro lastatempe klarigis, ŝia organizaĵo “dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj.”
La 9an kaj 10an de novembro 1938, tridek jarojn post la fondiĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj pinte de la stalinisma kaj nazia persekutado de esperantistoj, Kristallnacht – la Nokto de Frakasita Vitro, lanĉis la genocidon poste konatan kiel la Holokaŭston kaj markis la avancon de la fortoj de maltolero, kiun la fondo de Unuiĝintaj Nacioj en 1945 celis definitive fini.
Toleremo, laŭ Unuiĝintaj Nacioj, “kuŝas en la kerno de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ankaŭ de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj pli multe gravas ol antaŭe, en tiu ĉi epoko de kreskanta kaj perforta ekstremismo kaj larĝiĝantaj konfliktoj – epoko, kiun karakterizas fundamenta malatento pri la homa
vivrajto.”
Okaze de la okdeka datreveno de Kristallnacht la 9an de novembro, kaj la sepdeka datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, festota la 10an de decembro, ni vidas la akran kontraston inter homa maltoleremo kaj homaj aspiroj al pli bona mondo. Ni devas labori por malakcepti la unuan kaj sekurigi la duan.
Alvokante al nia tuta membraro, fakte al ĉiuj homoj de bona volo, ree aserti sian sindediĉon al toleremo kaj interkompreniĝo, Universala Esperanto-Asocio denove promesas fari ĉion eblan por forigi maltoleron kaj antaŭjuĝojn, subtenante rektan kaj senperan komunikadon inter la popoloj de la mondo, kaj solidariĝante kun Unuiĝintaj Nacioj en sekvado de tiuj idealoj.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №765.
Clik here to view.

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn