Quantcast
Viewing all articles
Browse latest Browse all 296

Tago de Nacia Unueco

Image may be NSFW.
Clik here to view.
Poĵarskij kaj Minin
Hodiaŭ en Ruslando estas festata la Tago de Nacia Unueco. Ĝi estis starigita omaĝe al la eventoj de la 1612a jaro, kiam la volontula armeo de Kosmo Minido kaj princo Demetrio Poĵarskij liberigis Moskvon de Pollandaj trupoj. La du armeestroj venis en Moskvon kun kopio de la Kazana ikono de la Sankta Dipatrino, kaj en 1649 la Ruslanda caro Aleksio proklamis la 22an de oktobro (Gregorie: tiam la 1a de novembro, nun la 4a de novembro) Festo de la Kazana ikono de la Sankta Dipatrino memore pri liberigo de Moskvo kaj Ruslando.

La bolŝevistoj post la revulucio (1917) nuligis la feston, kiu lau ili estis tro religia. La tradicio renoviĝis nur antaŭ dek jaroj, en 2005, kiam la 4a de novembro denove iĝis tutlanda festo, memoriganta pri la diversgentaj kaj diversreligiaj ruslandanoj, kiuj antaŭ kvar jarcentoj en kriza situacio unuiĝis por savi la Patrujon.

Pli detale pri ĉi tiu epoko legu en la eseo La Granda Malordo de akademiano Sergio Pokrovskij.

Pri postaj eventoj legu en La unuaj Romanovoj de la sama aŭtoro.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/11/kazanskaja/


Viewing all articles
Browse latest Browse all 296